Sextus Propertius
HO, FELIĈA MI

Ho, feliĉa mi! Ho nokto por mi brile serena! Ho vi
      lito, kiun faris tiel feliĉega mia delic'!
Kiel multe ni babilis ĉe la lampa lumo sidante,
      kiel multe ni batalis post estingo de tiu lum'!
Ĉar ŝi luktis kun mi, kvankam jam nudiĝis al ŝi la mamoj,
      kaj prokraston kelkatempan trudis la fermita tunik'.
Sed ŝi mem okulojn miajn dorme pezajn per sia buŝo
      malfermadis kaj parolis: "Ej, pigrulo, ĉu dormas vi?"
Kiel ni la brakojn ŝanĝis por variaĵoj de brakumoj,
      kiel longe miaj kisoj tardis glue sur ŝia buŝ'!

Sed ne ĝuste, se donacojn de Venus' la blindo difektas.
      Se ne scius vi: l' okuloj estas kondukistoj en am'.
Nude al si enamigis, laŭ la dir', Helena Parison,
      kiam antaŭ lin ŝi paŝis el la Menelaosa lit'.
La fratinon de Apollo nude Endymion ensorĉis,
      oni diras, kaj li kuŝis kun la tute nuda diin'.
Tial, se obstinanime antaŭ mi vestite vi kuŝos,
      miajn manojn de nun spertos via disŝirita tunik'.
Jes ja, kaj se vi provokos min eĉ por pli granda kolero,
      vi al la patrino plende montros vundon sur via brak'.
Vi ne havas mamojn velkajn, ke vi timu de amoludoj,
      kiel la virino, kiu hontas pro la spuro de nask'.

Dum la sort' al ni permesas, plenu per am' okuloj niaj,
      nokto longa vin atingos, plu ne revenos via tag'.
Se vi volus nur, ke nin du en kunplekto tenu kateno,
      kaj neniam povu ties firman ligon solvi la temp'.
La ekzemplo por vi estu la kolomboj ame ligitaj:
      virkolomb' kaj lia ino, jen perfekta geedza par'.
Estas stulta, kiu serĉas de l' freneza amo la finon,
      ĉar mezuron ja ne konas am', se ĝi estas vera am'.
Al kampul' pli frue donus trompe la tero falsajn fruktojn,'
      kaj pli baldaŭ ja ĉevalojn nigrajn pelus supre la Sun',
kaj pli frue sin returnus al ia font' la fluo rivera,
      tiel ke la fiŝoj restus en la elsekiĝinta ŝlim',
ol min al virin' alia povus ama dolor' altiri.
      ŝia estos mi vivante, ŝia mi restos post la mort'.
Ho, se ŝi ankoraŭ volus tiajn noktojn al mi donaci!
      Tiam al mi longa vivo estus eĉ unu jaro jam.
Sed senmorta mi fariĝus, se ŝi multe da tiaj donus:
      Ĉiu ajn diiĝi povas per tia unusola nokt'.
Se nur ĉiuj homoj tiel sian vivon vivi dezirus,
      kaj pli ol de vin' ebrie kuŝi en arda membroplekt'!
Tiam nek kruelaj glavoj estus, nek milita galero,
      nek elĵetus niajn ostojn ondo de mar' ĉe Actium.
Nek triumfojn siajn tristajn elluktinte, la laca Romo
      festus tiel multafoje kun funebre disa harar'.
Certe, nin merite povos iam laŭdi la posteuloj,
      ĉar neniun el la dioj ja ofendis nia pokal'.
Kaj vi, dum vi povas, kara, pluku la fruktojn de la vivo,
      eĉ doninte ĉiujn kisojn, nur nesufiĉe donis vi.

Jen, kiel vi vidas fali la velkintajn florpetaletojn,
      kiuj, ĉien disŝutitaj, naĝas sur la akvo de vaz',
tiel estas al ni, kiuj spiras ĝue nun, geamantoj,
      eble morgaŭ metos finon al nia sorto jam la temp'.